Kategorio: Novaĵoj

  • Invito al la 58a kongreso de ILEI

    Invito al la 58a kongreso de ILEI

    Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kaj Serbia Esperanto-Ligo (SEL) kore invitas vin al la 58-a kongreso de ILEI, kiu okazos en Beogrado, de la 19-a ĝis la 26-a de julio 2025. Ĉi tiu evento estos neforgesebla okazo por kunveni, lerni, kaj ĝui la unikan etoson de la ĉefurbo de Serbio.

    La ĉefa temo de la kongreso kaj ties simpozio estas: Artefarita intelekto kaj lingvolernado 

    Vi estas bonvena proponi simpozian prelegon aŭ alian kontribuon al la kongresa programo. 

    Kial vi nepre partoprenu?
    Ĉiu partoprenanto trovos ion por si. Vi renkontos malnovajn kaj novajn amikojn, lernos ion novan kaj lernigos al la aliaj ion el viaj spertoj. Abundos la turisma kaj kultur-arta programo en la tradicia amika etoso de la ĉefevento de ILEI.

    Ĉu vi estas ILEI-membro aŭ ne, ĉiuj estas bonvenaj! Ni bonvenigas ankaŭ lernantojn, homojn, kiuj interesiĝas pri instruado, kaj ĝenerale ĉiujn esperantistojn de kiu ajn lingvo-nivelo.
    Se vi tamen deziras unue membriĝi al ILEI kaj poste aliĝi al la Kongreso, vi povas fari tion per: 
    Aliĝ-formularo por membriĝi en ILEI por la jaro 2025

    Kotizrabatoj: Ne maltrafu la ŝancon ĝui kotizrabaton de la unua aliĝperiodo! Plie, tiuj, kiuj aliĝas antaŭ la fino de ĉi tiu jaro, ricevos aldonan frualiĝan rabaton. 

    De Beogrado al Brno

    Se vi planas partopreni la UK-n en Brno, planu la du eventojn kune. Vi povos transiri de unu al la alia buskaravane la 26an de julio. 

    Kie vi trovas pliajn informojn?

    Ĉefpaĝo de la ILEI-kongreso 2025: 2025.kongreso.org/ilei-chefa.html
    Rekta ligilo al la aliĝilo: 2025.kongreso.org/alighilo.html
    Retejo de ILEI: ilei.info
    Eventaservo: eventaservo.org/e/ILEI-58
    Telegram-grupo: t.me/Beogrado2025

    Se vi havas demandojn, ne hezitu kontakti nin: ilei<ĉe>kongreso.org, serbialigo<ĉe>gmail.com aŭ laslo.az<ĉe>gmail.com.

    Ni antaŭĝojas vian partoprenon kaj kunlaboron por fari ĉi tiun kongreson memorinda, samkiel la antaŭa ILEI-kongreso en Serbio, Čačak, 2019, kaj la kombinita evento “Interkulture kaj inkluzive” en Beogrado (Zemuno), aŭguste 2024.  

    Amike, la LKK

  • Prelego “Tra Brajlo kaj Muziko al la Mondo”

    Prelego “Tra Brajlo kaj Muziko al la Mondo”

    La 23-an de oktobro 2024 okazis inspira reta prelego sub la titolo “Tra Brajlo kaj Muziko al la Mondo,” kiun gvidis Danijela Petrović el Beogrado.

    La eventon enkondukis Milan Kolka, prezidanto de la Esperantista Klubo Brno (Ĉeĥio), kiu invitis Danijelan prelegi. Li prezentis ŝin al la internacia grupo de partoprenantoj, kiuj venis el diversaj landoj kiel Ĉeĥio, Francio, Germanio, Serbio kaj aliaj, por ĉeesti la virtualan renkontiĝon per Skajpo.

    Dum la prelego, Danijela rakontis pri la vivo kaj laboro de Louis Braille, la kreinto de brajla alfabeto, kaj klarigis la specifaĵojn de skribado, legado kaj lernado per brajlaj muziknotoj. Ŝi diskonigis kiel blindaj muzikistoj sukcesas trovi, akiri aŭ prunti muziknotojn, kio por multaj estas vera defio.

    La ĉeestantoj havis ŝancon demandi pri diversaj aspektoj de la temo, kaj Danijela kun ĝojo respondis iliajn demandojn. Fine, ŝi emfazis, ke tiu ĉi prelego estis por ŝi speciala sperto, ĉar estis la unua fojo, ke ŝi prelegis en Esperanto. Ŝi esprimis sian sinceran dankon al ĉiuj, kiuj subtenis kaj helpis ŝin en la preparado, kaj adiaŭis la ĉeestantojn per varmkoraj vortoj.

    Por tiuj, kiuj maltrafis la eventon aŭ volas ĝin spekti denove, la registraĵo estas disponebla en la Jutuba kanalo de la Esperantista Klubo Brno: https://youtu.be/P2NuA2onDKg.

  • Ekskurso al Mokra Gora

    Ekskurso al Mokra Gora

    Sabaton, la 27-an de julio 2024, nia landa asocio SEL okazigis dutagan ekskurson al Mokra Gora (vilaĝo ĉe la urbo Užice). Dek homoj renkontiĝis tie por amikumi. La dua celo de la ekskurso estis prisondi la kondiĉojn de organizado de venontaj kongresoj, seminarioj kaj simpozioj tie.

    Je la kvara horo posttagmeze, ni ekvojaĝis per trajno je etŝpura fervoja linio nomata „Šarganska osmica” (en Esperanto: Ŝargana oko). La veturo tien kaj reen daŭris du horojn.

    En vesperhoroj ni vizitis preĝejon Sankta Jovano ĉe la haltejo „Bele vode” (Blankaj akvoj).

    Ni tranoktis en apartmano ĉe la haltejo Jatare, kaj la sekvan matenon ni revenis kaj matenmanĝis en restoracio ĉe la baza trajnstacio en Mokra Gora.

    Post la agrabla amikumo, promenado tra la naturo kaj fotado, ni foriris hejmen, kunportante belajn impresojn kaj memoraĵojn. Dankegon al Bojan VELIČKOVIĆ, organizanto de la evento.

    Raportis: Danijela Petrović

  • Zamenhof-tagaj festoj tra Serbio 4. – Beograd

    Zamenhof-tagaj festoj tra Serbio 4. – Beograd

    La kvara festo de la Tago de la E-Libro okazis en Beogrado, la 16-an de decembro 2023, organizata de Nedeljka LOŽAJIĆ. La evento estis specifa pro la fakto, ke antaŭ ĝi la Sekcio de Esperantistaj Instruistoj en Serbio (SEIS) okazigis ĉeestan A2-nivelan ekzamenon por du pasintjaraj kursfinintoj, kiuj ne povis partopreni la ekzamenon en junio kun aliaj 6 kandidatoj.

    La festan programon plialtigis la solena enmanigo de atestiloj por la sukcese trapasintaj ekzamenoj de la A2-paroliga kurso. Krome, okazis libroprezentoj (Jovan ZARKOVIĆ, Aranka LASLO), anonco de la rezultoj de la poemtraduka konkurso, deklamado (Danijela PETROVIĆ, Dragana DUČIĆ, Dragica MILANOVIĆ) kaj kantado kun gitaro, en Esperanto (Nedeljka LOŽAJIĆ), kaj fine, amikumado.

  • Zamenhof-tagaj festoj tra Serbio 3. – Senta

    Zamenhof-tagaj festoj tra Serbio 3. – Senta

    La tria Zamenhof-taga evento en Serbio okazis sabate, la 16-an de decembro 2023. Ilona KAJARI, esperantistino el Senta organizis tradician renkontiĝon „Verdaj Amikaj Tagoj”, finance subtenatan de la urbo, pri Esperanto kaj pri Geza TRIPOLSKY, famulo de Senta (neesperantisto).

  • Zamenhof-tagaj festoj tra Serbio 2. – Vršac

    Zamenhof-tagaj festoj tra Serbio 2. – Vršac

    En la Urba Biblioteko de Vršac, Lorijan POPI organizis Zamenhof-tagan programon kune kun Nedeljka LOŽAJIĆ, Zlatoje MARTINOV kaj Jovan ZARKOVIĆ. La evento „Planlingvoj kaj Esperanto” okazis ĵaŭde, la 14-an de decembro, je la 17-a horo.

  • Zamenhof-tagaj festoj tra Serbio 1. – Užice

    Zamenhof-tagaj festoj tra Serbio 1. – Užice

    Esperantistoj en Serbio decembre 2023 organizis Zamenhof-tagajn festojn en kvar urboj: Užice, Vršac, Senta kaj Beograd. Ĉiuj eventoj estis malfermitaj por la neesperantistaro, sed la plej sukcesa – laŭ la nombro de neesperantista publiko (precipe mezlernejanoj) – estis tiu en Užice, kiam la ĉeforganizantino, Dragana DUČIĆ, okazigis eventon en la Nacia Biblioteko kunliginte la Tagon de la E-Libro kun la Internacia Tago por Egalaj Rajtoj de Handikapuloj. La evento okazis la 7-an de decembro 2023, je la 13-a horo.

    Kontribuantoj de tiu ĉi festa programo estis ankaŭ Radojica PETROVIĆ kaj Nedeljka LOŽAJIĆ. Lokaj televidoj de Užice kaj la najbara Čačak intervjuis partoprenantojn kaj raportis pri la evento. 

    https://www.facebook.com/watch?v=1341618866725543

  • Niaj junuloj trejniĝis en seminarioj

    Niaj junuloj trejniĝis en seminarioj

    Inter la 6-a kaj 10-a de novembro 2023, Vuk MLADENOVIĆ, estro de la Junulara sekcio de Serbia E-Ligo, partoprenis seminarion en Budapeŝto (Hungario), organizitan flanke de TEJO, kunlabore kun Konsilio de Eŭropo. La titolo de tiu dulingva trejnado estis: „Junularaj Perspektivoj: Rediscussing intercultural dialogue and non-violent communication among young people”.

    Samtempe, en Kopaonik (Serbio) du junaj esperantistinoj – Dejana RAKIĆ kaj Danijela POPOVIĆ – partoprenis serblingvan trejnadon de la Konsilio de Eŭropo pri edukado de junuloj de Serbio pri homaj rajtoj.