Kategorio: Projektoj

  • Konkluda seminario de la Erasmus+ projekto

    Konkluda seminario de la Erasmus+ projekto

    Interkulture kaj inkluzive en Beogrado 

    Celoj de la Erasmus+ projekto de SEL titolita Trejnado kaj Moviĝo de Volontulaj Instruistoj kaj Trejnistoj (Training and Mobility for Voluntary Teachers and Trainers) estas plilertiĝo de lingvoinstruistoj, enkonduko en trejnadon de trejnistoj kaj spertiĝo de esperantistaj aktivuloj en organizado de internaciaj eventoj. Post la trejniĝo de kvin membroj de SEL en tri internaciaj eventoj, SEL mem organizis sian seminarion enlande kiel konkludan aktivaĵon de la projekto. 

    Tiu trejnseminario por Esperantaj instruistoj kaj aktivuloj, kiun Serbia Esperanto-Ligo (SEL) organizis kunlabore kun UEA kaj LIBE, estis unu el ĉefprogramoj dum la 88-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (IKBE) okazinta en Zemuno (parto de Beogrado), inter la 17-a kaj 24-a de aŭgusto 2024. Krom Erasmus+, finance subtenis ĝin UEA kaj ILEI.

    La tuta evento titoliĝis “Interkulture kaj inkluzive”. “Interkulture” ĉar ĝi estis ero de la UEA-agado celita al kreskigo de interkultura komunikkompetento. “Inkluzive” ĉar ĝi kunvenigis kaj kunloĝigis blindajn kaj vidantajn esperantistoj el diversaj landoj, entute 56 el 14 landoj, ebligante konatiĝon kun diversaj vivperspektivoj kaj diversaj kulturaj fonoj. 

    En sia salutmesaĝo al la organizantoj kaj partoprenantoj de la evento, la Prezidanto de ILEI Ahmad Mamduhi emfazis: 

    La temo “Interkulture kaj inkluzive” estas ne nur taŭga, sed ankaŭ esenca en nia nuna mondo. Ĝi resonas profunde kun la fundamentaj principoj de Esperanto kaj ILEI. Ni vivas en epoko, kie interkultura dialogo kaj inkluziveco estas pli gravaj ol iam ajn, kaj via evento montras kiel Esperanto povas ludi gravan rolon en tiu procezo. 

    La programo ampleksis abundon da edukaj, kultur-artaj kaj turismaj eroj kontribuantaj al la persona kaj profesia kresko de la partoprenantoj. En la seminario ĉefprelegis prezidanto de UEA Duncan Charters pri interkultura sentemo kaj kompetento, kaj Francesco Maurelli kun Sara Spano pri projektmastrumado kaj EU-programoj.  

    Prelegis ankaŭ Aranka Laslo kaj Nedeljka Ložajić, kiuj mem profitis el ĉi tiu projekto por trejniĝi pri lingvoinstruado en Poznano, Pollando, laŭ la programo de Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz. Ĉi tio estis ilia engaĝiĝo en la rolo de trejnistoj enkadre de la sama projekto. 

    Kelkaj aliaj partoprenantoj kontribuis per siaj spertoj ligitaj al la ĉeftemo. En la praktika ateliera parto de la seminario estis diskutataj kelkaj projektideoj, el kiuj naskiĝis nova partnera edukprojekto proponita al Erasmus+. 

    Diversaj eksterseminariaj prelegoj traktis temojn de ĝenerala kulturo kaj kleriĝo, ekzemple pri rusa klasika literaturo, egiptaj hieroglifoj kun palpeblaj reliefaj modeloj por blinduloj, Esperanto kaj tradukarto, informteknologiaj faciligoj por nevidantoj k.a. La Konversacia rondo de Natalia Kasymova celis progresigon de Esperantaj komuniklertoj. 

    La kulturartan kaj distran programon riĉigis Blanka Laslo, Danijela Petroviĉ, Saŝa Pilipoviĉ, Karsten Schnathorst – Kaŝi, Nedeljka Loĵajiĉ, Uroŝ Martinoviĉ, kantgrupoj surloke kreitaj kaj ekzercintaj, pluraj deklamantoj de Esperanta poezio. Du duontagaj ekskursoj en Beogrado kaj unu tuttaga iom suden, ĝis Kragujevac – la unua ĉefurbo de moderna Serbio, ebligis al la partoprenantoj enrigardon en la lokan kulturon kaj historion. Komuna tagmanĝo en nacistila restoracio en Kragujevac kaj vespermanĝo sur barĝo aranĝita restoracie, ankrita sur Danubo proksime de la kongresejo, aldonis al la tuta travivaĵo iom da Balkanaj gustoj kun odoro de lokaj manĝkutimoj. 

    Kaj, grave en la perspektivo direktita futuren, la evento signifis novan plispertiĝon de la organiza teamo de SEL por novaj internaciaj renkontiĝoj en Serbio. La kontento de partoprenintoj signifas gravan kuraĝigon. Post REF en Rudnik (2017), SAT en Kragujevac (2018), ILEI en Ĉaĉak (2019), “Interkulture kaj inkluzive” en Zemuno (2024), la serio daŭriĝos per ILEI-kongreso en Beogrado (2025), IFEF-kongreso en Mokra Gora (2026), kaj poste ni vidos kio ankoraŭ.

    Radojica Petroviĉ

  • Instruista Trejnado en Poznano

    Instruista Trejnado en Poznano

    Du membroj de ILEI-Serbio, Aranka LASLO kaj mi, Nedeljka LOŽAJIĆ partoprenas la unujaran Instruistan trejnadon en la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (Pollando), danke al la Erasmus-projekto de SEL. Ni ambaŭ jam delonge interesiĝis pri la Interlingvistikaj Studoj en Poznano, kaj la kondiĉoj ĉi-jare ebligis ke ni trejniĝu pri metodiko de instruado de Esperanto.

    La programo de la unua, ĉeesta sesio en septembro estis intensa kaj enhavriĉa. Instruistoj, instruantaj kaj instruontaj Esperanton, havis eblecon aŭskulti prelegojn pri diversaj instrumetodoj kaj lernolibroj uzataj por instrui Esperanton al samlingvanoj kaj plurlingvanoj.

    Instruadon de Esperanto oni, vere, devas serioze trakti kaj tial similaj trejnadoj estas partoprenendaj. La prelegoj, interagaj ekzercoj kaj senpera komunikado kun aliaj instruistoj donas al ni ideojn pri kunlaboro kaj laboro cele al evoluo kaj disvastiĝo de Esperanto.

    La etoso dum la unusemajna trejnado estis agrabla kaj ni jam en Poznano interkonsentis pri kelkaj kunagoj. En novembro kaj decembro sekvas du retaj, semajnfinaj sesioj.

    Nedeljka LOŽAJIĆ (la teksto aperis en IPR 2023/4)

  • SEL en Hispanio

    SEL en Hispanio

    Novaĵoj pri la Erasmus-projekto

    La tria moviĝo dum la aktuala Erasmus+ projekto de Serbia Esperanto-Ligo (SEL) estis vojaĝo al Hispanio. La estraro de SEL elektis Radojican PETROVIĆ (Čačak), ke li reprezentu Serbion dum la 81-a Hispana Kongreso de Esperanto en Sevilo inter la 12-a kaj 15-a de oktobro 2023 kaj partoprenu la dutagan antaŭkongresan Internacian Seminarion pri Sociaj Retoj kaj Homa Konduto

    En la seminario, okazinta en la Fakultato de Filologio de la Universitato de Sevilo, li prelegis pri la esperantodidaktika principo de interkultureco en virtualaj lernkomunumoj. Lian prelegon  vi povas spekti en la Jutuba kanalo de la organizantoj: https://www.youtube.com/watch?v=KPYi-lAGUzg

    Krome, li prezentis la sekvontjaran seminarion kiun SEL organizas en Serbio kadre de sia Erasmus+ projekto kun alvoko al esperantistoj el aliaj landoj partopreni ĝin (vidu la foton).

    La kongreson, kies ĉeftemo estis “Komprenemo inter popoloj”, partoprenis 150 aliĝintoj. Dum la kvar kongresaj tagoj prelegis pluraj elstaraj esperantistoj.  Radojica raportis al la membraro de SEL pri tiu ĉi sukcesa moviĝo la 6-an de novembro, tra Zoom, dum la retkunveno de SEL, kaj ilustris sian interesan rakonton per prezentaĵo riĉa je fotoj.

  • Impresoj pri la ILEI-kongreso

    Impresoj pri la ILEI-kongreso

    Ni estas Danijela PETROVIĆ kaj Blanka LASLO, el Serbio.

    Ni havis la bonŝancon partopreni en la 56-a ILEI-kongreso, kiu okazis en Lignano Sabbiadoro, Italio. Por Danijela ĉi tiu kongreso estas la unua en ŝia ĝisnuna, mallonga esperanta vivo, ĉar ŝi komencis lerni Esperanton en februaro 2022. Por Blanka ĝi estis la dua ILEI-kongreso. Krome, Blanka estis akompananto de la blinda esperantistino Danijela.

    Nian partoprenon kaj vojaĝon ebligis subvencio de Erasmus+ al KA1-projekto de Serbia E-Ligo (SEL).

    Krom ni, venis ankoraŭ 3 aliaj membroj de SEL, kiuj partoprenis la samtempan IJK-n, kaj 2 instruistoj sekvis la ILEI-kongreson rete. 

    La plej grava programero por ni estis la Trejnseminario por instruistoj kun la ĉeftemo Interkultura kompetento, gvidata de elstaraj profesiaj prelegantoj el diversaj landoj. La temo estis tre interesa, ege grava kaj stimula por ĝenerala progreso en la vivo kaj en homa interkompreno. Dum la prelegoj kaj ekzercoj la partoprenantoj interŝanĝis siajn diversajn spertojn, kaj ankaŭ diskutis pri homaj kondutoj kaj pri imagitaj situacioj en kiuj montriĝas interkulturaj diferencoj.

    La tuta semajno estis tre amuza kaj dinamika, ĉar ni ĝuis multajn programojn, kiel: trinkomanĝa nokto, koncertoj de JoMo kaj de Ĵomart kaj Nataŝa, popoldancoj kaj korea kaligrafio. Ni ekkonis multajn novajn amikojn, ĉefe el Italio, Germanio, Albanio, Rusio, Svislando kaj Koreio. La tuta kongreso havis ege specialan etoson ĉar oni povas kompreni unu la alian pere de la internacia lingvo Esperanto. La homoj estis agrablaj kaj tiun memoraĵon ni gardos en niaj koroj.

    Danijela PETROVIĆ kaj Blanka LASLO (artikolo el IPR 2023/3)

  • Aprobita Erasmus+ projekto de SEL

    Aprobita Erasmus+ projekto de SEL

    En februaro 2023 Serbia Esperanto-Ligo (SEL) kandidatiĝis por subvencio de Erasmus+ per sia unua projekto proponita al tiu programo. Ĝi estis iniciatita de la Balkan-Danublanda laborgrupo (formita en januaro 2023) kaj pretigita en kunlaboro de Radojica PETROVIĈ kun Sara Spano el Kosmo Strategio.

    La projekto apartenas al la kategorio KA1 (moviĝprojektoj), en la branĉo de pluedukiĝo de plenkreskuloj, kio perfekte kongruas kun la aktivadoj kaj celoj de SEL. Ĝi estis aprobita kaj registrita sub la numero 2023-1-RS01-KA122-ADU-000141195, kun la titolo: Trejnado kaj Moviĝo de Volontulaj Instruistoj kaj Trejnistoj (Training and Mobility for Voluntary Teachers and Trainers), kun tempodaŭro de 18 monatoj (inter la 1-a de julio 2023 kaj la 31-a de decembro 2024).

    Ĝi konsistas el tri moviĝplanoj por entute kvin membroj de SEL:

    • 2 instruistinoj al la ILEI-kongreso en Lignano Sabbiadoro (Italio) kaj la seminario pri Interkultura Kompetento – en aŭgusto 2023;
    • 2 instruistinoj al la unujara Instruista Trejnado en Poznano (Pollando) – fakte, al la unua intensa semajno de la kurso – en septembro 2023;
    • 1 instruisto al la Hispana Kongreso de Esperanto kaj antaŭkongrese al la Internacia Seminario pri Sociaj Retoj kaj Homa Konduto, en Sevilo (Hispanio) – en oktobro 2023.

    Krome, en Serbio estos organizita seminario kun invito de eksterlandaj prelegantoj, Sara Spano kaj Francesco Maurelli (ambaŭ el Italio), en aŭgusto 2024.