Kategorio: Partoprenu

  • 13-a Kongreso de Kroataj Esperantistoj

    13-a Kongreso de Kroataj Esperantistoj

    La sekva, 13-a kongreso de kroataj esperantistoj, okazos en Slavonski brod (Kroatio) inter la 16-a kaj 18-a de majo 2025. Ĝi estas nacia kongreso de kroataj esperantistoj, sed kun internacia karaktero.

    La ĉiujara kongreso de kroataj esperantistoj enhavas oficialan laboran, kulturan kaj turisman programon.
    En la labora parto kutime okazas jarkunveno de Kroata Esperanto-Ligo kaj diskutoj pri la stato de Esperanto en Kroatio kaj kiel progresigi ĝin.
    En la kultura parto okazas koncertoj, projekcioj, prelegoj, ekspozicioj, libroprezentoj ktp.
    La turisma parto kutime okazas dum ekskurso al plej konataj lokaj aŭ regionaj vidindaĵoj.

    La supra foto montras la grupon de partoprenantoj de la 12-a kongreso, okazinta en Prvić Luka en 2024.
    La subaj fotoj montras la kongresejon en Slavonski brod kaj unu el la ekskursoceloj, Jankovac.
    Por pliaj informoj kaj foto-albumoj bonvolu viziti la subajn ligilojn:

    https://novo.dec-kroatio.hr/eo/kongres-hrvatskih-esperantista-2025/

    https://eventaservo.org/e/9bf0e1

  • Ronda Tablo “Lingvo kaj Artefarita Intelekto”

    Ronda Tablo “Lingvo kaj Artefarita Intelekto”

    Sarajevo, la 20-21-a de februaro 2025

    Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino organizas sciencan kunvenon, Rondan Tablon, pri la temo LINGVO KAJ ARTEFARITA INTELEKTO kun la celo debati pri diversaj aspektoj kaj demandoj de lingva evoluo kaj kaj eblaj aplikoj de la artefarita intelekto (AI) en tiu sfero.

    Al la Ronda Tablo estas invitataj esploristoj kaj fakuloj el la sferoj de lingvoscienco, edukaj sciencoj, komunikologio, sociaj sciencoj kaj priinformadikaj teknologioj por interŝanĝi siajn spertojn kaj esplorojn partoprenante krome en sagacaj debatoj pri uzado de artefarita intelekto en esplorado de lingvo, en didaktiko, pri influo de maŝina tradukado al lingvo, ties etika uzado, postredaktado ktp.

    La Ronda Tablo okazos la 20-21-an de februaro 2025 en Sarajevo. En ĝi partoprenos invititaj kaj aliĝintaj ekspertoj kaj interesiĝantoj el Bosnio kaj eksterlando. Laborlingvoj de la kunveno estos la bosna/serba/kroata kaj Esperanto. Aŭspicianto de la Ronda Tablo estas la Federacia Ministerio pri Edukado kaj Scienco.

    Informilo

    Aliĝilo

  • Invito al la 58a kongreso de ILEI

    Invito al la 58a kongreso de ILEI

    Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kaj Serbia Esperanto-Ligo (SEL) kore invitas vin al la 58-a kongreso de ILEI, kiu okazos en Beogrado, de la 19-a ĝis la 26-a de julio 2025. Ĉi tiu evento estos neforgesebla okazo por kunveni, lerni, kaj ĝui la unikan etoson de la ĉefurbo de Serbio.

    La ĉefa temo de la kongreso kaj ties simpozio estas: Artefarita intelekto kaj lingvolernado 

    Vi estas bonvena proponi simpozian prelegon aŭ alian kontribuon al la kongresa programo. 

    Kial vi nepre partoprenu?
    Ĉiu partoprenanto trovos ion por si. Vi renkontos malnovajn kaj novajn amikojn, lernos ion novan kaj lernigos al la aliaj ion el viaj spertoj. Abundos la turisma kaj kultur-arta programo en la tradicia amika etoso de la ĉefevento de ILEI.

    Ĉu vi estas ILEI-membro aŭ ne, ĉiuj estas bonvenaj! Ni bonvenigas ankaŭ lernantojn, homojn, kiuj interesiĝas pri instruado, kaj ĝenerale ĉiujn esperantistojn de kiu ajn lingvo-nivelo.
    Se vi tamen deziras unue membriĝi al ILEI kaj poste aliĝi al la Kongreso, vi povas fari tion per: 
    Aliĝ-formularo por membriĝi en ILEI por la jaro 2025

    Kotizrabatoj: Ne maltrafu la ŝancon ĝui kotizrabaton de la unua aliĝperiodo! Plie, tiuj, kiuj aliĝas antaŭ la fino de ĉi tiu jaro, ricevos aldonan frualiĝan rabaton. 

    De Beogrado al Brno

    Se vi planas partopreni la UK-n en Brno, planu la du eventojn kune. Vi povos transiri de unu al la alia buskaravane la 26an de julio. 

    Kie vi trovas pliajn informojn?

    Ĉefpaĝo de la ILEI-kongreso 2025: 2025.kongreso.org/ilei-chefa.html
    Rekta ligilo al la aliĝilo: 2025.kongreso.org/alighilo.html
    Retejo de ILEI: ilei.info
    Eventaservo: eventaservo.org/e/ILEI-58
    Telegram-grupo: t.me/Beogrado2025

    Se vi havas demandojn, ne hezitu kontakti nin: ilei<ĉe>kongreso.org, serbialigo<ĉe>gmail.com aŭ laslo.az<ĉe>gmail.com.

    Ni antaŭĝojas vian partoprenon kaj kunlaboron por fari ĉi tiun kongreson memorinda, samkiel la antaŭa ILEI-kongreso en Serbio, Čačak, 2019, kaj la kombinita evento “Interkulture kaj inkluzive” en Beogrado (Zemuno), aŭguste 2024.  

    Amike, la LKK

  • KER-enketilo 2025

    KER-enketilo 2025

    Samkiel pasintjare, la Ekzamena Centro de UEA jam planas la sekvontjarajn ekzamendatojn. Temas pri KER-ekzamenoj (laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro) – por akiro de internacia atestilo pri Esperanto.

    La ekzamenoj ĉefe okazos rete, krom la eventualaj ĉeestaj ekzamenoj dum grandegaj E-eventoj, kiel la 110-a Universala Kongreso en Brno.

    Rimarko: bedaŭrinde la KER-ekzamenoj ankoraŭ ne estas ellaboritaj por nevidantoj.

    Se vi jam nun interesiĝas, ĉar pensadis/as pri KER-ekzamenoj, bonvolu plenigi la enketilon ĝis la 5-a de januaro. Ĝi estas nur enketilo pri KER-ekzamenoj en 2025, por ke la organizantoj sciu pri la preferoj de potencialaj kandidatoj rilate la nivelojn (B1, B2, C1 kaj C2) kaj tempon de la ekzameno. La enketilo ne estas aliĝilo!

    https://docs.google.com/forms/d/e/1FAIpQLSeSqwhIIbueoUZZCBL8Az8Y80y6ui6SfaL6kmT-TWMU6RygTw/viewform