Aŭtoro: SEL

  • Ekskurso al Mokra Gora

    Ekskurso al Mokra Gora

    Sabaton, la 27-an de julio 2024, nia landa asocio SEL okazigis dutagan ekskurson al Mokra Gora (vilaĝo ĉe la urbo Užice). Dek homoj renkontiĝis tie por amikumi. La dua celo de la ekskurso estis prisondi la kondiĉojn de organizado de venontaj kongresoj, seminarioj kaj simpozioj tie.

    Je la kvara horo posttagmeze, ni ekvojaĝis per trajno je etŝpura fervoja linio nomata „Šarganska osmica” (en Esperanto: Ŝargana oko). La veturo tien kaj reen daŭris du horojn.

    En vesperhoroj ni vizitis preĝejon Sankta Jovano ĉe la haltejo „Bele vode” (Blankaj akvoj).

    Ni tranoktis en apartmano ĉe la haltejo Jatare, kaj la sekvan matenon ni revenis kaj matenmanĝis en restoracio ĉe la baza trajnstacio en Mokra Gora.

    Post la agrabla amikumo, promenado tra la naturo kaj fotado, ni foriris hejmen, kunportante belajn impresojn kaj memoraĵojn. Dankegon al Bojan VELIČKOVIĆ, organizanto de la evento.

    Raportis: Danijela Petrović

  • Zamenhof-tagaj festoj tra Serbio 4. – Beograd

    Zamenhof-tagaj festoj tra Serbio 4. – Beograd

    La kvara festo de la Tago de la E-Libro okazis en Beogrado, la 16-an de decembro 2023, organizata de Nedeljka LOŽAJIĆ. La evento estis specifa pro la fakto, ke antaŭ ĝi la Sekcio de Esperantistaj Instruistoj en Serbio (SEIS) okazigis ĉeestan A2-nivelan ekzamenon por du pasintjaraj kursfinintoj, kiuj ne povis partopreni la ekzamenon en junio kun aliaj 6 kandidatoj.

    La festan programon plialtigis la solena enmanigo de atestiloj por la sukcese trapasintaj ekzamenoj de la A2-paroliga kurso. Krome, okazis libroprezentoj (Jovan ZARKOVIĆ, Aranka LASLO), anonco de la rezultoj de la poemtraduka konkurso, deklamado (Danijela PETROVIĆ, Dragana DUČIĆ, Dragica MILANOVIĆ) kaj kantado kun gitaro, en Esperanto (Nedeljka LOŽAJIĆ), kaj fine, amikumado.

  • Zamenhof-tagaj festoj tra Serbio 3. – Senta

    Zamenhof-tagaj festoj tra Serbio 3. – Senta

    La tria Zamenhof-taga evento en Serbio okazis sabate, la 16-an de decembro 2023. Ilona KAJARI, esperantistino el Senta organizis tradician renkontiĝon „Verdaj Amikaj Tagoj”, finance subtenatan de la urbo, pri Esperanto kaj pri Geza TRIPOLSKY, famulo de Senta (neesperantisto).

  • Zamenhof-tagaj festoj tra Serbio 2. – Vršac

    Zamenhof-tagaj festoj tra Serbio 2. – Vršac

    En la Urba Biblioteko de Vršac, Lorijan POPI organizis Zamenhof-tagan programon kune kun Nedeljka LOŽAJIĆ, Zlatoje MARTINOV kaj Jovan ZARKOVIĆ. La evento „Planlingvoj kaj Esperanto” okazis ĵaŭde, la 14-an de decembro, je la 17-a horo.

  • Zamenhof-tagaj festoj tra Serbio 1. – Užice

    Zamenhof-tagaj festoj tra Serbio 1. – Užice

    Esperantistoj en Serbio decembre 2023 organizis Zamenhof-tagajn festojn en kvar urboj: Užice, Vršac, Senta kaj Beograd. Ĉiuj eventoj estis malfermitaj por la neesperantistaro, sed la plej sukcesa – laŭ la nombro de neesperantista publiko (precipe mezlernejanoj) – estis tiu en Užice, kiam la ĉeforganizantino, Dragana DUČIĆ, okazigis eventon en la Nacia Biblioteko kunliginte la Tagon de la E-Libro kun la Internacia Tago por Egalaj Rajtoj de Handikapuloj. La evento okazis la 7-an de decembro 2023, je la 13-a horo.

    Kontribuantoj de tiu ĉi festa programo estis ankaŭ Radojica PETROVIĆ kaj Nedeljka LOŽAJIĆ. Lokaj televidoj de Užice kaj la najbara Čačak intervjuis partoprenantojn kaj raportis pri la evento. 

    https://www.facebook.com/watch?v=1341618866725543

  • Niaj junuloj trejniĝis en seminarioj

    Niaj junuloj trejniĝis en seminarioj

    Inter la 6-a kaj 10-a de novembro 2023, Vuk MLADENOVIĆ, estro de la Junulara sekcio de Serbia E-Ligo, partoprenis seminarion en Budapeŝto (Hungario), organizitan flanke de TEJO, kunlabore kun Konsilio de Eŭropo. La titolo de tiu dulingva trejnado estis: „Junularaj Perspektivoj: Rediscussing intercultural dialogue and non-violent communication among young people”.

    Samtempe, en Kopaonik (Serbio) du junaj esperantistinoj – Dejana RAKIĆ kaj Danijela POPOVIĆ – partoprenis serblingvan trejnadon de la Konsilio de Eŭropo pri edukado de junuloj de Serbio pri homaj rajtoj.

  • Aprobita Erasmus+ projekto de SEL

    Aprobita Erasmus+ projekto de SEL

    En februaro 2023 Serbia Esperanto-Ligo (SEL) kandidatiĝis por subvencio de Erasmus+ per sia unua projekto proponita al tiu programo. Ĝi estis iniciatita de la Balkan-Danublanda laborgrupo (formita en januaro 2023) kaj pretigita en kunlaboro de Radojica PETROVIĈ kun Sara Spano el Kosmo Strategio.

    La projekto apartenas al la kategorio KA1 (moviĝprojektoj), en la branĉo de pluedukiĝo de plenkreskuloj, kio perfekte kongruas kun la aktivadoj kaj celoj de SEL. Ĝi estis aprobita kaj registrita sub la numero 2023-1-RS01-KA122-ADU-000141195, kun la titolo: Trejnado kaj Moviĝo de Volontulaj Instruistoj kaj Trejnistoj (Training and Mobility for Voluntary Teachers and Trainers), kun tempodaŭro de 18 monatoj (inter la 1-a de julio 2023 kaj la 31-a de decembro 2024).

    Ĝi konsistas el tri moviĝplanoj por entute kvin membroj de SEL:

    • 2 instruistinoj al la ILEI-kongreso en Lignano Sabbiadoro (Italio) kaj la seminario pri Interkultura Kompetento – en aŭgusto 2023;
    • 2 instruistinoj al la unujara Instruista Trejnado en Poznano (Pollando) – fakte, al la unua intensa semajno de la kurso – en septembro 2023;
    • 1 instruisto al la Hispana Kongreso de Esperanto kaj antaŭkongrese al la Internacia Seminario pri Sociaj Retoj kaj Homa Konduto, en Sevilo (Hispanio) – en oktobro 2023.

    Krome, en Serbio estos organizita seminario kun invito de eksterlandaj prelegantoj, Sara Spano kaj Francesco Maurelli (ambaŭ el Italio), en aŭgusto 2024.