La sekva, 13-a kongreso de kroataj esperantistoj, okazos en Slavonski brod (Kroatio) inter la 16-a kaj 18-a de majo 2025. Ĝi estas nacia kongreso de kroataj esperantistoj, sed kun internacia karaktero.
La ĉiujara kongreso de kroataj esperantistoj enhavas oficialan laboran, kulturan kaj turisman programon. En la labora parto kutime okazas jarkunveno de Kroata Esperanto-Ligo kaj diskutoj pri la stato de Esperanto en Kroatio kaj kiel progresigi ĝin. En la kultura parto okazas koncertoj, projekcioj, prelegoj, ekspozicioj, libroprezentoj ktp. La turisma parto kutime okazas dum ekskurso al plej konataj lokaj aŭ regionaj vidindaĵoj.
La supra foto montras la grupon de partoprenantoj de la 12-a kongreso, okazinta en Prvić Luka en 2024. La subaj fotoj montras la kongresejon en Slavonski brod kaj unu el la ekskursoceloj, Jankovac. Por pliaj informoj kaj foto-albumoj bonvolu viziti la subajn ligilojn:
Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino organizas sciencan kunvenon, Rondan Tablon, pri la temo LINGVO KAJ ARTEFARITA INTELEKTO kun la celo debati pri diversaj aspektoj kaj demandoj de lingva evoluo kaj kaj eblaj aplikoj de la artefarita intelekto (AI) en tiu sfero.
Al la Ronda Tablo estas invitataj esploristoj kaj fakuloj el la sferoj de lingvoscienco, edukaj sciencoj, komunikologio, sociaj sciencoj kaj priinformadikaj teknologioj por interŝanĝi siajn spertojn kaj esplorojn partoprenante krome en sagacaj debatoj pri uzado de artefarita intelekto en esplorado de lingvo, en didaktiko, pri influo de maŝina tradukado al lingvo, ties etika uzado, postredaktado ktp.
La Ronda Tablo okazos la 20-21-an de februaro 2025 en Sarajevo. En ĝi partoprenos invititaj kaj aliĝintaj ekspertoj kaj interesiĝantoj el Bosnio kaj eksterlando. Laborlingvoj de la kunveno estos la bosna/serba/kroata kaj Esperanto. Aŭspicianto de la Ronda Tablo estas la Federacia Ministerio pri Edukado kaj Scienco.
Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kaj Serbia Esperanto-Ligo (SEL) kore invitas vin al la 58-a kongreso de ILEI, kiu okazos en Beogrado, de la 19-a ĝis la 26-a de julio 2025. Ĉi tiu evento estos neforgesebla okazo por kunveni, lerni, kaj ĝui la unikan etoson de la ĉefurbo de Serbio.
La ĉefa temo de la kongreso kaj ties simpozio estas: Artefarita intelekto kaj lingvolernado
Vi estas bonvena proponi simpozian prelegon aŭ alian kontribuon al la kongresa programo.
Kial vi nepre partoprenu? Ĉiu partoprenanto trovos ion por si. Vi renkontos malnovajn kaj novajn amikojn, lernos ion novan kaj lernigos al la aliaj ion el viaj spertoj. Abundos la turisma kaj kultur-arta programo en la tradicia amika etoso de la ĉefevento de ILEI.
Ĉu vi estas ILEI-membro aŭ ne, ĉiuj estas bonvenaj! Ni bonvenigas ankaŭ lernantojn, homojn, kiuj interesiĝas pri instruado, kaj ĝenerale ĉiujn esperantistojn de kiu ajn lingvo-nivelo. Se vi tamen deziras unue membriĝi al ILEI kaj poste aliĝi al la Kongreso, vi povas fari tion per: Aliĝ-formularo por membriĝi en ILEI por la jaro 2025
Kotizrabatoj: Ne maltrafu la ŝancon ĝui kotizrabaton de la unua aliĝperiodo! Plie, tiuj, kiuj aliĝas antaŭ la fino de ĉi tiu jaro, ricevos aldonan frualiĝan rabaton.
De Beogrado al Brno
Se vi planas partopreni la UK-n en Brno, planu la du eventojn kune. Vi povos transiri de unu al la alia buskaravane la 26an de julio.
Se vi havas demandojn, ne hezitu kontakti nin: ilei<ĉe>kongreso.org, serbialigo<ĉe>gmail.com aŭ laslo.az<ĉe>gmail.com.
Ni antaŭĝojas vian partoprenon kaj kunlaboron por fari ĉi tiun kongreson memorinda, samkiel la antaŭa ILEI-kongreso en Serbio, Čačak, 2019, kaj la kombinita evento “Interkulture kaj inkluzive” en Beogrado (Zemuno), aŭguste 2024.
Samkiel pasintjare, la Ekzamena Centro de UEA jam planas la sekvontjarajn ekzamendatojn. Temas pri KER-ekzamenoj (laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro) – por akiro de internacia atestilo pri Esperanto.
La ekzamenoj ĉefe okazos rete, krom la eventualaj ĉeestaj ekzamenoj dum grandegaj E-eventoj, kiel la 110-a Universala Kongreso en Brno.
Rimarko: bedaŭrinde la KER-ekzamenoj ankoraŭ ne estas ellaboritaj por nevidantoj.
Se vi jam nun interesiĝas, ĉar pensadis/as pri KER-ekzamenoj, bonvolu plenigi la enketilon ĝis la 5-a de januaro. Ĝi estas nur enketilo pri KER-ekzamenoj en 2025, por ke la organizantoj sciu pri la preferoj de potencialaj kandidatoj rilate la nivelojn (B1, B2, C1 kaj C2) kaj tempon de la ekzameno. La enketilo ne estas aliĝilo!
Celoj de la Erasmus+ projekto de SEL titolita Trejnado kaj Moviĝo de Volontulaj Instruistoj kaj Trejnistoj (Training and Mobility for Voluntary Teachers and Trainers) estas plilertiĝo de lingvoinstruistoj, enkonduko en trejnadon de trejnistoj kaj spertiĝo de esperantistaj aktivuloj en organizado de internaciaj eventoj. Post la trejniĝo de kvin membroj de SEL en tri internaciaj eventoj, SEL mem organizis sian seminarion enlande kiel konkludan aktivaĵon de la projekto.
Tiu trejnseminario por Esperantaj instruistoj kaj aktivuloj, kiun Serbia Esperanto-Ligo (SEL) organizis kunlabore kun UEA kaj LIBE, estis unu el ĉefprogramoj dum la 88-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (IKBE) okazinta en Zemuno (parto de Beogrado), inter la 17-a kaj 24-a de aŭgusto 2024. Krom Erasmus+, finance subtenis ĝin UEA kaj ILEI.
La tuta evento titoliĝis “Interkulture kaj inkluzive”. “Interkulture” ĉar ĝi estis ero de la UEA-agado celita al kreskigo de interkultura komunikkompetento. “Inkluzive” ĉar ĝi kunvenigis kaj kunloĝigis blindajn kaj vidantajn esperantistoj el diversaj landoj, entute 56 el 14 landoj, ebligante konatiĝon kun diversaj vivperspektivoj kaj diversaj kulturaj fonoj.
En sia salutmesaĝo al la organizantoj kaj partoprenantoj de la evento, la Prezidanto de ILEI Ahmad Mamduhi emfazis:
La temo “Interkulture kaj inkluzive” estas ne nur taŭga, sed ankaŭ esenca en nia nuna mondo. Ĝi resonas profunde kun la fundamentaj principoj de Esperanto kaj ILEI. Ni vivas en epoko, kie interkultura dialogo kaj inkluziveco estas pli gravaj ol iam ajn, kaj via evento montras kiel Esperanto povas ludi gravan rolon en tiu procezo.
La programo ampleksis abundon da edukaj, kultur-artaj kaj turismaj eroj kontribuantaj al la persona kaj profesia kresko de la partoprenantoj. En la seminario ĉefprelegis prezidanto de UEA Duncan Charters pri interkultura sentemo kaj kompetento, kaj Francesco Maurelli kun Sara Spano pri projektmastrumado kaj EU-programoj.
Prelegis ankaŭ Aranka Laslo kaj Nedeljka Ložajić, kiuj mem profitis el ĉi tiu projekto por trejniĝi pri lingvoinstruado en Poznano, Pollando, laŭ la programo de Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz. Ĉi tio estis ilia engaĝiĝo en la rolo de trejnistoj enkadre de la sama projekto.
Kelkaj aliaj partoprenantoj kontribuis per siaj spertoj ligitaj al la ĉeftemo. En la praktika ateliera parto de la seminario estis diskutataj kelkaj projektideoj, el kiuj naskiĝis nova partnera edukprojekto proponita al Erasmus+.
Diversaj eksterseminariaj prelegoj traktis temojn de ĝenerala kulturo kaj kleriĝo, ekzemple pri rusa klasika literaturo, egiptaj hieroglifoj kun palpeblaj reliefaj modeloj por blinduloj, Esperanto kaj tradukarto, informteknologiaj faciligoj por nevidantoj k.a. La Konversacia rondo de Natalia Kasymova celis progresigon de Esperantaj komuniklertoj.
La kulturartan kaj distran programon riĉigis Blanka Laslo, Danijela Petroviĉ, Saŝa Pilipoviĉ, Karsten Schnathorst – Kaŝi, Nedeljka Loĵajiĉ, Uroŝ Martinoviĉ, kantgrupoj surloke kreitaj kaj ekzercintaj, pluraj deklamantoj de Esperanta poezio. Du duontagaj ekskursoj en Beogrado kaj unu tuttaga iom suden, ĝis Kragujevac – la unua ĉefurbo de moderna Serbio, ebligis al la partoprenantoj enrigardon en la lokan kulturon kaj historion. Komuna tagmanĝo en nacistila restoracio en Kragujevac kaj vespermanĝo sur barĝo aranĝita restoracie, ankrita sur Danubo proksime de la kongresejo, aldonis al la tuta travivaĵo iom da Balkanaj gustoj kun odoro de lokaj manĝkutimoj.
Kaj, grave en la perspektivo direktita futuren, la evento signifis novan plispertiĝon de la organiza teamo de SEL por novaj internaciaj renkontiĝoj en Serbio. La kontento de partoprenintoj signifas gravan kuraĝigon. Post REF en Rudnik (2017), SAT en Kragujevac (2018), ILEI en Ĉaĉak (2019), “Interkulture kaj inkluzive” en Zemuno (2024), la serio daŭriĝos per ILEI-kongreso en Beogrado (2025), IFEF-kongreso en Mokra Gora (2026), kaj poste ni vidos kio ankoraŭ.
La 23-an de oktobro 2024 okazis inspira reta prelego sub la titolo “Tra Brajlo kaj Muziko al la Mondo,” kiun gvidis Danijela Petrović el Beogrado.
La eventon enkondukis Milan Kolka, prezidanto de la Esperantista Klubo Brno (Ĉeĥio), kiu invitis Danijelan prelegi. Li prezentis ŝin al la internacia grupo de partoprenantoj, kiuj venis el diversaj landoj kiel Ĉeĥio, Francio, Germanio, Serbio kaj aliaj, por ĉeesti la virtualan renkontiĝon per Skajpo.
Dum la prelego, Danijela rakontis pri la vivo kaj laboro de Louis Braille, la kreinto de brajla alfabeto, kaj klarigis la specifaĵojn de skribado, legado kaj lernado per brajlaj muziknotoj. Ŝi diskonigis kiel blindaj muzikistoj sukcesas trovi, akiri aŭ prunti muziknotojn, kio por multaj estas vera defio.
La ĉeestantoj havis ŝancon demandi pri diversaj aspektoj de la temo, kaj Danijela kun ĝojo respondis iliajn demandojn. Fine, ŝi emfazis, ke tiu ĉi prelego estis por ŝi speciala sperto, ĉar estis la unua fojo, ke ŝi prelegis en Esperanto. Ŝi esprimis sian sinceran dankon al ĉiuj, kiuj subtenis kaj helpis ŝin en la preparado, kaj adiaŭis la ĉeestantojn per varmkoraj vortoj.
Por tiuj, kiuj maltrafis la eventon aŭ volas ĝin spekti denove, la registraĵo estas disponebla en la Jutuba kanalo de la Esperantista Klubo Brno: https://youtu.be/P2NuA2onDKg.
Du membroj de ILEI-Serbio, Aranka LASLO kaj mi, Nedeljka LOŽAJIĆ partoprenas la unujaran Instruistan trejnadon en la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (Pollando), danke al la Erasmus-projekto de SEL. Ni ambaŭ jam delonge interesiĝis pri la Interlingvistikaj Studoj en Poznano, kaj la kondiĉoj ĉi-jare ebligis ke ni trejniĝu pri metodiko de instruado de Esperanto.
La programo de la unua, ĉeesta sesio en septembro estis intensa kaj enhavriĉa. Instruistoj, instruantaj kaj instruontaj Esperanton, havis eblecon aŭskulti prelegojn pri diversaj instrumetodoj kaj lernolibroj uzataj por instrui Esperanton al samlingvanoj kaj plurlingvanoj.
Instruadon de Esperanto oni, vere, devas serioze trakti kaj tial similaj trejnadoj estas partoprenendaj. La prelegoj, interagaj ekzercoj kaj senpera komunikado kun aliaj instruistoj donas al ni ideojn pri kunlaboro kaj laboro cele al evoluo kaj disvastiĝo de Esperanto.
La etoso dum la unusemajna trejnado estis agrabla kaj ni jam en Poznano interkonsentis pri kelkaj kunagoj. En novembro kaj decembro sekvas du retaj, semajnfinaj sesioj.
La tria moviĝo dum la aktuala Erasmus+ projekto de Serbia Esperanto-Ligo (SEL) estis vojaĝo al Hispanio. La estraro de SEL elektis Radojican PETROVIĆ (Čačak), ke li reprezentu Serbion dum la 81-a Hispana Kongreso de Esperanto en Sevilo inter la 12-a kaj 15-a de oktobro 2023 kaj partoprenu la dutagan antaŭkongresan Internacian Seminarion pri Sociaj Retoj kaj Homa Konduto.
En la seminario, okazinta en la Fakultato de Filologio de la Universitato de Sevilo, li prelegis pri la esperantodidaktika principo de interkultureco en virtualaj lernkomunumoj. Lian prelegon vi povas spekti en la Jutuba kanalo de la organizantoj: https://www.youtube.com/watch?v=KPYi-lAGUzg
Krome, li prezentis la sekvontjaran seminarion kiun SEL organizas en Serbio kadre de sia Erasmus+ projekto kun alvoko al esperantistoj el aliaj landoj partopreni ĝin (vidu la foton).
La kongreson, kies ĉeftemo estis “Komprenemo inter popoloj”, partoprenis 150 aliĝintoj. Dum la kvar kongresaj tagoj prelegis pluraj elstaraj esperantistoj. Radojica raportis al la membraro de SEL pri tiu ĉi sukcesa moviĝo la 6-an de novembro, tra Zoom, dum la retkunveno de SEL, kaj ilustris sian interesan rakonton per prezentaĵo riĉa je fotoj.
Ni estas Danijela PETROVIĆ kaj Blanka LASLO, el Serbio.
Ni havis la bonŝancon partopreni en la 56-a ILEI-kongreso, kiu okazis en Lignano Sabbiadoro, Italio. Por Danijela ĉi tiu kongreso estas la unua en ŝia ĝisnuna, mallonga esperanta vivo, ĉar ŝi komencis lerni Esperanton en februaro 2022. Por Blanka ĝi estis la dua ILEI-kongreso. Krome, Blanka estis akompananto de la blinda esperantistino Danijela.
Nian partoprenon kaj vojaĝon ebligis subvencio de Erasmus+ al KA1-projekto de Serbia E-Ligo (SEL).
Krom ni, venis ankoraŭ 3 aliaj membroj de SEL, kiuj partoprenis la samtempan IJK-n, kaj 2 instruistoj sekvis la ILEI-kongreson rete.
La plej grava programero por ni estis la Trejnseminario por instruistoj kun la ĉeftemo Interkultura kompetento, gvidata de elstaraj profesiaj prelegantoj el diversaj landoj. La temo estis tre interesa, ege grava kaj stimula por ĝenerala progreso en la vivo kaj en homa interkompreno. Dum la prelegoj kaj ekzercoj la partoprenantoj interŝanĝis siajn diversajn spertojn, kaj ankaŭ diskutis pri homaj kondutoj kaj pri imagitaj situacioj en kiuj montriĝas interkulturaj diferencoj.
La tuta semajno estis tre amuza kaj dinamika, ĉar ni ĝuis multajn programojn, kiel: trinkomanĝa nokto, koncertoj de JoMo kaj de Ĵomart kaj Nataŝa, popoldancoj kaj korea kaligrafio. Ni ekkonis multajn novajn amikojn, ĉefe el Italio, Germanio, Albanio, Rusio, Svislando kaj Koreio. La tuta kongreso havis ege specialan etoson ĉar oni povas kompreni unu la alian pere de la internacia lingvo Esperanto. La homoj estis agrablaj kaj tiun memoraĵon ni gardos en niaj koroj.
Danijela PETROVIĆ kaj Blanka LASLO (artikolo el IPR 2023/3)